dimecres, 29 de novembre del 2017

Valdibrucia, intermonta pacoazo

Valdibrucia estas grupo de domoj kiu situas je 5 kilometroj de la centro de Badia Tebalda.



ACCOGLIENZA   -   PROGRAMMI - EVENTI - V A L D I B R U C I A


Malbonaj novaĵoj: Estas loko malfacile atingebla, kie pli malvarmas ol varmas, kie oni manĝas nek viandon nek fiŝon, kie estas invademaj bestoj (hundoj, katoj, kaproj, kokinoj...), kie poŝtelefonoj ne ĝuas facilan ondkonekton, kie oftas vento, kie oni sentas sin puŝita al ludado, kie kelkaj masaĝoj estas doloraj. Ĉi tie ne estas vendejoj, oni ne spektas televidon. La noktoj estas profundaj kaj la silento plena...

Bonaj novaĵoj: Ĉi tie oni rejuniĝas, oni manĝas tre bone kaj abunde, oni promenas neforgeseblajn padojn, oni trankvile vivas, sen telefono nek televido. Ĉi tie naskiĝas amikecoj, oni malkovras mirindaĵojn, ricevas agrablajn masaĝojn kaj utilajn terapiojn. Oni pace dormas, dumnokte homoj tuŝas la stelojn, ili karesas hundojn, katojn, azenojn, meleagrojn...

La adiaŭantoj restas amikoj kaj, en la momento de la foriro, ili jam planas la revenon!

En Valdibrucia la programo pri helpo al homoj, subteno, kuirado kaj organizado de la renkontiĝoj estas zorgataj de la Asocio Arcadinoi-Onlus, same kiel pri  la mastrumado de la Domo-por-Ferioj ("ARCA"), pri kiu respondecas Pierre, Imma, la asocianoj de Arcadinoi kaj la portempaj volontuloj. Pierre Pellizzari okupiĝas pri konsultoj kaj administrado de la servo Bed-and-Breakfast (Dormejo kaj Matenmanĝo).

Malferma periodo

La vilaĝo Valdibrucia akceptas ĉiujare vizitantojn kaj amikojn dum la periodo "printempo-somero", proksimume de la 20a de aprilo ĝis la 20a de oktobro (ĉiujare). Oni antaŭvidas kelkajn aktivaĵojn kaj trejnstaĝojn por la asocianoj, tamen la terapioj por sentoksiĝo estas ĉiam disponeblaj.

En vintro oni malfermas de la 23a de decembro ĝis la 11a de januaro (ĉiujare), por kune pasigi la kristnaskajn festotagojn, jarfinon kaj epifanion.



Por plia informiĝo vi povas viziti la italan fonton: Valdibrucia

Tie estas ankaŭ ligo al video en kiu oni intervjuas la Perre Pellizari, la koro kaj motoro de la projekto:


Cap comentari:

Publica un comentari a l'entrada