dimecres, 29 de novembre del 2017

Valdibrucia, intermonta pacoazo

Valdibrucia estas grupo de domoj kiu situas je 5 kilometroj de la centro de Badia Tebalda.



ACCOGLIENZA   -   PROGRAMMI - EVENTI - V A L D I B R U C I A


Malbonaj novaĵoj: Estas loko malfacile atingebla, kie pli malvarmas ol varmas, kie oni manĝas nek viandon nek fiŝon, kie estas invademaj bestoj (hundoj, katoj, kaproj, kokinoj...), kie poŝtelefonoj ne ĝuas facilan ondkonekton, kie oftas vento, kie oni sentas sin puŝita al ludado, kie kelkaj masaĝoj estas doloraj. Ĉi tie ne estas vendejoj, oni ne spektas televidon. La noktoj estas profundaj kaj la silento plena...

Bonaj novaĵoj: Ĉi tie oni rejuniĝas, oni manĝas tre bone kaj abunde, oni promenas neforgeseblajn padojn, oni trankvile vivas, sen telefono nek televido. Ĉi tie naskiĝas amikecoj, oni malkovras mirindaĵojn, ricevas agrablajn masaĝojn kaj utilajn terapiojn. Oni pace dormas, dumnokte homoj tuŝas la stelojn, ili karesas hundojn, katojn, azenojn, meleagrojn...

La adiaŭantoj restas amikoj kaj, en la momento de la foriro, ili jam planas la revenon!

En Valdibrucia la programo pri helpo al homoj, subteno, kuirado kaj organizado de la renkontiĝoj estas zorgataj de la Asocio Arcadinoi-Onlus, same kiel pri  la mastrumado de la Domo-por-Ferioj ("ARCA"), pri kiu respondecas Pierre, Imma, la asocianoj de Arcadinoi kaj la portempaj volontuloj. Pierre Pellizzari okupiĝas pri konsultoj kaj administrado de la servo Bed-and-Breakfast (Dormejo kaj Matenmanĝo).

Malferma periodo

La vilaĝo Valdibrucia akceptas ĉiujare vizitantojn kaj amikojn dum la periodo "printempo-somero", proksimume de la 20a de aprilo ĝis la 20a de oktobro (ĉiujare). Oni antaŭvidas kelkajn aktivaĵojn kaj trejnstaĝojn por la asocianoj, tamen la terapioj por sentoksiĝo estas ĉiam disponeblaj.

En vintro oni malfermas de la 23a de decembro ĝis la 11a de januaro (ĉiujare), por kune pasigi la kristnaskajn festotagojn, jarfinon kaj epifanion.



Por plia informiĝo vi povas viziti la italan fonton: Valdibrucia

Tie estas ankaŭ ligo al video en kiu oni intervjuas la Perre Pellizari, la koro kaj motoro de la projekto:


dissabte, 1 de juliol del 2017

La kongreso de la steloj

Àger-Montsec (pr. "aĵe-montsek"), en la antaŭ-pirenea montaro, estas zono kun Stelluma Certigo, kio signifas ke temas pri areo kiu havas bonegan ĉielkvaliton por esplori la Universon. Venu, aŭskultu en esperanto kaj ĝuu, kaj planetarian sesion ĉe Okulo de Montsec kondukita de la prezidanto de la Akademio Internacia de la Sciencoj, profesoro Amri Wandel , kaj observadan sesion de la ĉielo ĉe la parko de teleskopoj kondukita de astronomo de Calar Alto , David Galadí-Enríquez , en unika instalaĵo en la mondo:



Krom tiuj du doktoroj pri astrofiziko, jen eminentaj esperantistoj kiuj riĉigas nian programon per imponaj prelegoj: Miguel Fernández, Miguel Gutiérrez, Abel Montagut, kaj aliaj programeroj kun Michael Boris, Jorge Camacho, Mon Cardona, Montserrat Franquesa, Esther Inglada, Pedro M. Martin Burutxaga, Ramon Perera, Pedro Sanz, Carles Vela. Estas ankaŭ ne-esperantistaj program-kontribuantoj: Christian Aguilera Couceiro, Jordi Bilbeny kaj Benito Muros.
Rimarkindas ankaŭ la inaŭgura prelego "Pacistoj en mondo eterne militanta, en la centjariĝo de la morto de Zamenhof" de Xavier Alcalde, katalune kaj Alfons Tur, esperante.

Informa fonto: Esperanto.cat

dilluns, 17 d’abril del 2017

dijous, 13 d’abril del 2017

La Danco de la Morto - Verges (Katalunio)

Laŭ kelkaj historiistoj ĝia origino datiĝas en la 14a jarcento kaj enkadriĝas en la katastrofaj infektepidemioj de la tiama Eŭropo. Ĝin eblas spekti ĉiun paskan ĵaŭdon en la koncerna vilaĝo Verges

dijous, 9 de febrer del 2017

Roca Regina (Montsec)

Torentoj kreas kapricajn formojn
Roca Regina estas impona rokaltaĵo situanta meze inter Montsec de Rúbies kaj Montsec d'Ares. Ĝia pinto estas atingebla per piedpado kaj ĝi estas tre oportuna rigardejo por spekti flugon de rabobirdoj.
Més informació sobre La Roca Regina i el Barranc del Bosc clicant  aquí