dimecres, 23 d’abril del 2014

Terra del Congost - Tero de la Gorĝo

Ekologia centro por staĝoj, kursoj kaj montara kampado kun ebleco gasti en jurto aŭ tradiciaj ŝtondomoj. Ni prividu la mondon kiun ni deziras kaj eklaboru por ĝi. Tiu ĉi estas nia eta kontribuo en tiu direkto. Dankon pro via legado. (Enkonduko tradukita el la retejo de Terra del Congost).
Esperantaj interesiĝantoj bv. turni viajn demandojn kaj petojn al k.berga(ĉe)gmail.com. Rektajn respondojn en la angla, hispana kaj kataluna vi povos havi tra kontaktilo de la propra retejo.
Vidu ankaŭ bildojn de la Gorĝo de Montrebei, kiu inspiris la nomon de la projekto.

 

Noto de la blogisto:
La fotoj ne estas akurate ĝisdatigitaj. Probable la jurto pretos por gastigoj jam en la proksimaj tagoj. Bazo por dua jurto jam estis ekkonstruita.